Lobato en Esperanto – 12

La Ŝaltilo de la Grandeco

Ĉapitro 25 (lasta)

 

25 – La reveno de la Grandeco

         Kaj ili iris. Ĉe la Domo de la Ŝaltiloj, la Vicgrafo facile metis la Ŝaltilon de la Grandeco en la antaŭa pozicio, kaj la fenomeno kiu okazis estis la inverso de la malgrandigo – ĝi estis tuja pligrandigo. Ĉiuj etaj senŝelaj insektoj, en ĉiuj landoj, subite revenis al sia antaŭa grandeco – kaj tio, kio okazis donus temon al libro pli granda ol ĉi tiu.

         Insektoj kiuj estis en truoj aŭ fendoj tro suferis, ĉar ili ne sukcesis liberiĝi. Supozeble, miloj da homoj mortis tiele. Al tiuj, kiuj estis restarigitaj al sia antaŭa grandeco, la unua afero, kiu ĝenis, estis honto. Ĉagrenitaj por sin trovi nudaj, ili ĵetis sin al la plej proksimaj amasoj da vestaĵoj kaj haste vestis sin. Estis komika homaro, pro la neevitebla interŝanĝo de vestaĵoj – viroj vestitaj kiel virinoj, virinoj vestitaj kiel viroj, unu kun tre mallonga pantalono kaj alia kun longaj manikoj – vera karnavalo. La furiozo, kun kiu la honto revenis, pruvis ke Emilja pravas – honto estas simpla afero de grandeco. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 12”

Visitas: 2417

Lobato en Esperanto – 12

La Ŝaltilo de la Grandeco

Ĉapitroj 23 kaj 24

 

23 – Ankoraŭ tie

         La usona registaro ne revenis de sia miro. Tio estis eĉ pli granda miraklo ol la subita malgrandigo. Emilja rakontis tion, kion ŝi vidis en Eŭropo kaj Azio, la renkonton kun la Granda Diktatoro kaj kun la Filo de la Suno en la plumĉapo; kaj parolis pri la detruo pro malvarmo de la batalarmeoj en Rusio kaj ankaŭ la tutan rakonton de doktoro Barnes, fondinto de la Urbo de la Sitelo.

         La ministro de la Poŝto mem ne konis la nomon de tiu urbo.

         Emilja klarigis.

         – Ho, estas tuta ĉarmo la nova urbo, kiu formiĝis ĉirkaŭ malnova sitelo – neniu hasto, nek galopo, nek fero, nek fajro.

         Ĉar la egaj urboj de la civilizacio de la grandeguloj estas kondamnitaj al malapero, invaditaj de la veprejoj, la nova civilizacio jam komencis krei urbojn laŭ nova maniero – kaj inter la multaj kiuj devas jam formiĝi, mi certas, ke ne ekzistas iu pli bona ol la Urbo de la Sitelo. Mi eĉ vidis ombrel-arbojn tie. Tiu, kiu bezonas ombrelon, ne bezonas iri al vendejo por aĉeti. Iras al la arbo, elektas unu je la dezirata grando kaj rikoltas ĝin.

         La ministroj rigardis unu la alian. Se la urbo Vaŝingtono estis destinata al malapero, invadita de la veprejoj, nenio pli racia ol akcepti la hipotezon de la ŝanĝo de la registaro al la Urbo de la Sitelo, la mirinda formiĝanta centro kie ekzistas eĉ arboj de pluvombreloj. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 12”

Visitas: 1078

Lobato en Esperanto – 12

La Ŝaltilo de la Grandeco

Ĉapitroj 21 kaj 22

 

21 – La nova ordo

         Ili eliris el la sitelo. La Vicgrafo volis paroli kun la Doktoro pri kelkaj punktoj, kiuj ĝenis lin. Dum li atendis, li kuŝiĝis sur la trotuaro, kun la vizaĝo en la mano kaj la kubuto sur la cemento.

         – Mi ĝuas vian agadon pri adaptiĝo, doktoro. Fari tiom en tre mallonga tempo, ŝajnas al mi miraklo. Ĉu vi pensas, ke la homo povas postvivi, en tiu nova grandeco?

         – Perfekte. Ne nur postvivi, sed eĉ krei novan civilizacion multe pli belan ol la malnovan – sen la hororoj de socia malegaleco pri malsato, fulmmilitoj kaj senutilaj komplikaĵoj kreitaj de mekanikaj inventoj.

         – Tiele mi pensas, – ekkriis Emilja.

         – Miaj konkludoj, – daŭrigis la saĝulo, – mi resumas ilin en malmultajn vortojn. Tiu civilizacio, kiun ni faris, estis simple rezulto de la fajro. Dum la homo ne eltrovis fajron, li vivis tre bone ene de la biologia leĝo, malrapide sin civilizante. La fajro venis kaj ĉio ŝanĝiĝis – la senfina galopo komenciĝis. Kio estis tiuj monstraj ĉieloskrapantoj de ĉi lando, kio estis la fulmmilito de la germanoj, kia estis nia hasto de transporto kaj komunikado per trajnoj, aviadiloj, ŝipoj, telegrafoj, telefono kaj radio, se ne rezulto de la fajro? Estingu la fajron kaj ĉio malaperos.

         – Ne tiele, – protestis Emilja. – Radio ne dependis de la fajro. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 12”

Visitas: 363