SACI’
Ĉapitroj 1, 2, 3 kaj 4
Tradukis: Jorge Teles
1 – Libertempo
Kiam Peĉjo revenis de lernejo tiun posttagmezon kaj diris al sinjorino Tonika, ke la ferioj komenciĝos post semajno, la bona sinjorino demandis:
– Kaj kie vi volas pasigi la feriojn ĉi-jare, mia filo?
La knabo ridis.
– Kia demando, panjo! Nu, kie, se ne ĉe avinjo?
Peĉjo ne povis kompreni feriojn pasintajn aliloke ol en la Bieneto de la Flava Pego, en kompanio de Nazulino, la Markizo de Vostuleto, la Vicgrafo de Maizospikulo kaj Emilja. Kaj tiele devis esti, ĉar sinjorino Benta estas la plej bona el la avinoj; Nazulino, la plej brava el la kuzinoj; Emilja, la plej frenezeta el ĉiuj pupoj; la markizo de Vostuleto, la plej “vosteta” el ĉiuj markizoj; kaj Vicgrafo de Maizospikulo, la plej “trankvila” el ĉiuj Vicgrafoj. Kaj estis ankaŭ onklino Nastasja, la plej bona frandaĵistino de nia mondo kaj de ĉiuj mondoj, kiuj ekzistas. Ĉiu, kiu manĝas ŝiajn amelajn kuketojn, ne ŝatas eĉ flari la kuketojn faritajn de aliaj kuiristoj. Continue lendo “Monteiro Lobato en Esperanto – 02”
