ardeoj kaj vulturoj… 25
25. Finale
Okazis en unu el tiuj vesperiĝoj, kiam ni devus laŭte preĝi, probable post kantado de la nacia himno kaj antaŭ la suprenirado al la dormejoj. Dum tiu sonĝeca krepusko, minacante unu plian koŝmaron de nokto-blindeco, dum tiu fajroruĝa vesperiĝo, oni diris ke iu legos la liston de la nomoj de la ĵus “malkonektintaj”. La nomoj devus flugi sur la silento, kvazaŭ sakralaj birdoj. Se ili sidiĝos sur unu el la mortintaj-vivantoj, li resurektos.
Et ressurrexit Rex!
kun solistoj, koruso kaj la splenda instrumentaro de la Solena Meso de Beethoven. La nigra meso alvenos al sia fino por kelkuloj inter la viktimoj, kiuj eskapos, tiamaniere, el la eterna ofero.
En tiu epoko, mi neniam demandis al mi, ĉu mi meritas aŭ ne, tie ĉeesti. Por mi, malriĉeco sufiĉus por tion meriti, eĉ se mi sciis ke kelkaj lernantoj estis en pli malbona situacio, ĉar, krom la malriĉeco, ili estis marĝenulaj orfoj. Ili ne kapablis koni aritmetikon kaj la geografion de la brazila ŝtato Minasĝerajso. Ili estis ĉasitaj kiel vagabondaj hundoj, tiuj, kiuj estas kondukataj en veturilo kaj iras al fabriko por esti transformataj en sapon. Fakte, sen ili, la stratoj iĝadis pli puraj. Sociala sapo.
Sammaniere, la ideo foriri nek ĝenis nek emociis. Mi ne sciis ĉu mi meritas tiun ite missa est, subite ĵetata sur min. Mi jam diris ke, la unua sento estis maltrankvilo kaj kompato pro mia apartigo rilate miajn amiketojn. Mi pensas ke la ĝojo ĉion forlasi iom post iom konkeris min kaj mamnutris en mi la fantazion pri tio, ke, iam, ankaŭ ili foriros.
Post tiu terura sceno, kiam iu tiris min flanken de mia frato kaj iu alia puŝenvicigis mian samnomulon, la etan kriplulon kun la malfermegataj okuloj de hororo, post tio, ni supreniris al la dormejo. Eble la nokto estos egala al ĉiuj aliaj, mi pensadis.
Sed je mateno estos kiel malmorti.
Ni multe konversaciis kaj ili min rigardadis kvazaŭ mi estus ia dio. Mia voĉo stumbladis kaj mallaŭte venis. Hermeso ploris. Mia amiketo el bronzo aŭ kupro, la pentraĵo, kiun El Greco forgesis fari, alta kaj magra kaj kun enormaj travideblaj okuloj, la eta bronzo ekkonvulsiis, tremigante siajn pintecajn ostojn. Mi ankaŭ memoras ke Ze da Silva min rigardadis kun stranga rideto, li ŝajnis esti feliĉa por mi, eble. Ĉio estis tre konfuza.
Poste, oni sciigis al mi ke la granduloj enmetadis paperetojn kun adresoj ene de la orloj de la pantalonoj, skribadis nomojn sur la cigared-skatoloj, parkeris stratojn kaj numerojn. Ili ricevadis la plej heroan mision, neniam antaŭe donataj en ia ajn inter ĉiuj militoj de la homaro: transdoni al gepatroj, parencoj, najbaroj, kion scias mi?, transdoni la mesaĝon, ne pri tio, ke oni vivas, sed, pri tio, kiel estas la vivo, kiun oni vivas. Espero, vere, certe mortos en la ekzakta momento kiam mortos la lasta homo.
Ĉio vane, escepte la parkeritaj adresoj. En la Haleluja-mateno ili nudigis nin kaj proponis novajn uniformojn.
Oni derulis la ŝtonon de la enirejo de la tombo, freŝa aero blovegis kaj fajrigis la animon. Mi jam sidas en trajno. Tie restis la mortotukoj, niaj uniformoj plenaj je strioj de forprenataj fadenoj, uniformoj kun fetoro de urino, kaŝante en siaj orloj la afliktegon de la kondamnitoj. Tie restis la du anĝeloj, Antono kaj Bilardo, gardante la eniron de la tombo. Mi mensogas. Antono kondukis nin, akompanata de Aluizjo. Restis nur unu nigra anĝelo, gardante la enirejon kiel rakita cerbero: Bilardo, tiu de la maldikaj kruroj, la flikita ekzekutisto. Li vane gardos, ĉar la piaj virinoj ne iros tien, kun siaj parfumoj.
Jen, la piaj virinoj ploradis atendante nin. La patrinoj kaj la onklinoj kaj la fratinoj kaj la baptopatrinoj atendadis la melankolian grupon. Skeleteca bando de longharuloj, en tiu tempo, esti longharulo, tre malplaĉis. La lipoj ŝvelintaj kaj vunditaj, la piedoj malpuregaj kaj fenditaj, blankaj makuloj survizaĝe.
Mi memoras du epizodojn dum la vojaĝo.
Bonkora sinjoro, ĉapelo surkape, sidiĝis ĉe mi kaj ekdemandadis, el kie mi venas, el kie mi estas, la nomon de la internulejo, mia emociiĝinta voĉo mallaŭte murmuradis pecojn el ĉiu respondo. Antaŭ ol foriri, li donis al mi moneron. Mi trovis alumetskatolon kaj zorgeme lokis ĝin, mi nenion komprenis. Estis trezoro kaj mi ne devus meriti ĝin, ie devas esti eraro, mi estas libera kaj havas enmane moneron.
La alia fakto estas pri la dika kaj pala sinjorino, kun tre nigraj haroj. La trajno haltadis en iu stacio. Ŝi enmetis la vizaĝon en la vagonan fenestron kaj ekvidante min, ŝi tuj eniris en la vagono, laŭte parolante. Starigis min, karesis miajn harojn, hastis eksteren kaj tuj revenis, nervozege, kun granda kvanto da bananoj, malaperante senprokraste. Tiu monto da bananoj terurigis min. Geraldo sugestis disdonaci kaj la teruro finiĝis, ĉar la kruco ŝajnis malpligrandiĝi kaj malpli vundi.
Dum kelka tempo ni restadis en la Nacia Internulejo por Neplenaĝuloj. Eble nur kelkaj horoj. La filmo saltas. Io estas fortondata el memoro. Subite, jen du vizaĝoj. Neŭza kaj Maria de la Gloro! Ĉu eble Neŭza kaj Zelja? Aŭ Neŭza kaj Ieda? Mi ne hontas pro tio, ke mi ne sukcesas memori. Estis tro da lumo por tiu koreto apenaŭ iniciita en tiom splendaj novaj sekretaj ritoj.
Ĉu finiĝis? Mi ne scias kie ĉio finiĝas. Ĉu nun?, kiam ni transpasas la portalon de la Institucio kaj eniras en imensan nekonatan urbon! Ĉu en la magazeno?, kie ili aĉetis por ni novajn vestojn, forĵetante rubujen la uniformojn! Necesis ankoraŭ viziti barbiron, por mildigi la sovaĝecon de niaj figuroj.
Antaŭ ol eniri en la nova hejmo, ĉambro de kolektiva loĝejo, falegis benata, mirinda, violentega tempesto kiu pretendis, sed ne sukcesis, forporti la kotaron el la blankaj ardeoj kaj lavi la ŝprucitan sangon el la vulturoj.
Manenmane, ĝisoste tratrempitaj, ni marŝadis, la kvar, du fratetoj tenante sur si la tutan pezon de iu ravo, du plejaĝaj fratinoj, respondecaj, protektemaj. La fratinoj laŭte parolas, ili estas feliĉaj, ankaŭ ili tenas pezon sur si, la laboro devas esti sufiĉa por proponi manĝon al ĉiuj.
Ĉimomente, la Imperiestrino de la Animoj ordonas, ke mi rigardu malantaŭen. Tie staras tiuj timigantaj kreitaĵoj, ili haltis ene de la tempo kaj rigardadas, ĉiam ĉiam de pli malproksime, la blankaj ardeoj, rememoroj pri sorĉaj momentoj de infana ĝojo, la ferocaj kaj senindulgaj vulturoj, rememoroj pri mirego antaŭ nekomprenataj suferoj.
Mi rapidege fermas la okulojn kaj adiaŭas ilin, mi scias ke mi sentas miksaĵon de hororo kaj feliĉo.
Sed la Imperiestrino de la Animoj mave susuras, ke mia adiaŭo estas vana:
Tiuj rememoroj restas malantaŭe, vere, sed, pro dekreto mia, vi estas kondamnita esti ĉenkatenita al ili. Jen la tuta libero, kiun mi favordonas al vi. Por tio, vi naskiĝis. Se vi intencas alian specon de libero, serĉu ĝin en la etiko de viaj estontaj agoj.
Mi ne memoras la rideton de mia patrino. Ho!, jes!, ŝi ne estis enhejme! Nur dimanĉe mi kaj Geraldo vidis, ja, nur dimanĉe, tra la kradoj de fenestro de la Hospitalo Monkorvo Filjo, nur dimanĉe ni vidis, de tre malproksime, ŝian tristegan rideton kaj ŝian senbrilan rigardon de Niobo-Hekubo.
Kuritibo, la 25ª de septembro de 2005 (portugala teksto: Kuritibo, la 06a de aŭgusto de 1974).
ardeoj kaj vulturoj… 24
24. Ribelo
Post la morto de Akrobato, sekviĝis periodo de silento kaj teruro. Nun, jes, neniu emis rideti. Miaj amiketoj diris ke li mortis pro la kvanto da batoj. Ili mallaŭte parolis, timante ke aliulo aŭdu kaj rakontu. Iu priparolis la enterigon, pri ligna kruco enmetita sur teramaso. Ĉesis la ludaro, la birdaj ridetoj fuĝis el la kaĝoj.
Sur ĉio ŝvebadis la Anĝelo de la Morto, kvazaŭ nigra kajto, sed nevidebla. La Anĝelo de la Morto havis la aspekton de vaksa kadavro: blanka, ŝtoneca, rigardo de preĝeja sanktulo, mortinta-vivanto. Li malalte flugadis, oni preskaŭ kapablis aŭdi la surdan bruadon de liaj nubecaj flugiloj. Li iradis kaj venadis kaj, kiam ni sentadis lian ĉeeston, ni serioze interrigardadis, klopodante por kompreni tion, kio poste okazos. La okuloj teren rigardadis, la koro kirliĝis, kvazaŭ sovaĝa besteto enprizonigita, sin ĵetante ĝismorte kontraŭ la kradoj.
Niaj timoplenaj koretoj.
Ankaŭ dumnokte, li venadis por spioni. Nun, liaj flugiloj estas je frostita akvo. Ni klopodadis por sonĝi pri panjo kaj fratinoj kaj, subite, perceptadis lian vizaĝon super nia vizaĝo, tute nigra, kun du truoj anstataŭ okuloj kaj lia spirado estis varma kaj kun odoro de putraĵo en malseka tero. Eksaltante, ni vekiĝadis. Li eskapis. Certe li elspirblovas vizaĝon de aliulo. Ni pli tiradis la matracon, penante kovri ankaŭ la kapon, sed la kruroj, tro kuntiritaj, doloradis kaj la matraco malsupreniris. La kapo denove sin proponis al la malbenita elspirblovado.
Iom post iom nia teruro trankviliĝis, mergiĝis ene de akvo, kiu denove ekkantadis. La pokalo de la vivo revenadis al kvieteco, al la sirenoj, al la ceramikaj veturiletoj, al la kokcineloj, kion scias mi?
Subite, ĉio nebuliĝas kaj mia koro krevas.
Mi vidas ĉiujn grandulojn sur la muro, kriante, sakrante, mi nenion komprenas. Mi alkroĉiĝas al Valdemaro, timeme ni atingas la tumulton. Ili grimpis la muron, preskaŭ ĉiuj, senescepte. Ili ĵetas ŝtonojn kaj sakraĵojn direkte al la domo de la pastro. Sed tio, de ili kriata estas ununura frazo:
Mi malsatas!
Mi malsatas. Ne tion ili sentis, ili certe sentadis timon morti per batado.
Tio ŝajnis milito, katastrofo, estis teruro kaj hororo pli ol la tenkapablo de mia timanta animo.
Pastro filo-de-putino! Mi malsatas!
Ne estis solitara kaj orfa voĉo. Ne, ne! Estis freneziĝinta bando de ŝakaloj, mi malsatas, malfermegante la gorĝoj sub la varma suno, mi malsatas, abelsvarmo, pastro filo de putino, kolerigita de fajra bastono, mi malsatas, formikejo sub bolanta akvo, filo-de-putino filo-de-putino, vesparo preta por mortigi Aĥilon per ferocaj pikadoj sur la vundebla tendeno.
Mi malsatas!
Ni, la etuletoj, kaŝitaj enangule, en malkuraĝa atento, ni pensadis pri tio, kio poste okazos.
Bilardo aperis en la korto, blekegis, furioziĝis, blovegis la fajfilon, la granduloj avancis sur lin kun bastonoj enmane, ululante kvazaŭ luparo trovinte sian predon.
Furioza bando de sovaĝaj goriloj. La inspektoro eniris, enŝlosiĝis.
Ŝtonĵetoj kaj krioj eksereniĝis. Ĉimomente, ni, la etuloj, pleniĝis je kuraĝo kaj, unu helpante la alian, ni grimpis la muron por vidi, ekstere, la tutan urbanaron enronde, atente observante.
Post la serenado de la ribelo, revenis la Anĝelo de la Morto. La rigardo fajroplena, li ne plu estis la Anĝelo de la Morto sed la Diino de Venĝo. Timo blovis el nordo kaj el sudo kaj el oriento kaj el okcidento kaj la mortotuko de la silento kovris la bandon de ŝakaloj, mallaŭtigis la abelan zumadon, premsufokis la afliktajn formikojn kaj asfiksiis la ribelantajn vespojn. La mortotuko de la teruro.
Estas manko en mia memoro. Io estis forprenata de mi, de inter la ĵus rakontata sceno kaj la sekvanta.
Ĉar mi jam estas en la fatala vico.
La vico marŝas laŭ tuta koridoro, supreniras ŝtuparon kaj enfluas en saleto antaŭ la dormejoj. Supre estas ia rumoro, io simila al katarato de akuta voĉo, ne, ne, io simila al kantado de freneziĝintaj tolaĵlavistinoj, tre malproksime. Iom post iom, laŭ nia avanco, la rumoro sin transformas. Estas nun kondamnitoj lamentante per longaj ĝemadoj. Oni jam sukcesas aŭdi la batojn de la manfrapilo, meze de la horora kriado. Tiom da plorado, kaj oni ankoraŭ sukcesas aŭdi la manfrapilon. Estas unu klako post la alia.
Ĉu estas tio la biblia plorado kaj dentgrincado?
“La anĝeloj eliros, kaj apartigos la malbonulojn el inter la justuloj, kaj ĵetos ilin en la fornon de fajro; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj”,
kriegas la enorma ŝtona viro, la venkisto, en la centro de la altaro de la Kapelo Sistino.
Ni supren marŝadas la ŝtuparon de la buĉejo por la sangeltiro. Iu vidas min. Estas unu el la granduloj, li jam ploris kaj liaj dentoj jam grincis, nun li parpoprenas de grupo kiu spektadas
Jorge, ne timu. Etendu la manon, la alian, daŭrigu sentime. Ne timu. Se vi maletendos la manon, li pli forte batas sur la fingrojn. Se vi etendos la manon kuraĝe, li malforte frapos. Ne ploru, ne timu.
Kaj ne nur li, sed aliaj, kuraĝigas la etulojn: ne timu, etendu rapide la manojn, unun post la alian, ne timu, li batos malmulte kaj iras al la sekvanta. Ne timu!
La lasta juĝo alproksimiĝas, la tero tremas, la sinjora tondro nepardoneble klakas, unu, du, tri, kvar, kiom da ili estas? ni nur ne sukcesas aŭdi la anĝelajn trombonojn, ĉar pligrandiĝas la plorado.
La nura konsolaĵo, la nura helpo, la nura balzamo, estis tiu firma mano kiu tenadis mian ŝultron kaj kondukadis min, gvidante miajn paŝojn, tirante min per delikata protekto, dum la voĉo ne plu aŭdata diradis
ne timu.
Liaj okuloj intense iluminis min, mi ne timis. Antaŭ la dio, li puŝis min, mi etendis la manon, la lignaĵo malsupren venis, mia animo bruliĝis, mi etendis la alian, mia korpo karboniĝis, mi daŭre etendis la manon kaj mi sentis ke mi ricevis la dian gracon ĉar la furio de la juĝo tre malfortiĝis. Kun la manoj en fajro, mi ekploris kaj Zeŭso, fulmotondre
Alian!
Kaj tiu etendis la afliktajn manetojn, mi ne vidis, nur aŭdis la faladon de la fulmoj tra la spaco kaj aŭdiĝis malespera blekado de infana voĉeto de ses aŭ sep aŭ ok magraj kaj subnutritaj jaroj.
La dormejo iĝis dolora hejmo kaj mi ĉiam memoris tiun nigran scenon kiam oni devigis min preĝi saluton-reĝinon
ĝemante kaj plorante en ĉi tiu valo de larmoj.
Miaj amiketoj, plorante, montradis la manojn. Ni hontis unu antaŭ la alia. Ni ĉiuj havis, anstataŭ manon, du plenblovitajn bulojn, torditajn la fingrojn, bluece ruĝa.
Ni kuntiriĝis enlite, torditaj fetoj, singultantaj, hororplenaj, estas momentoj, kiam animo nenion sukcesas pensi.
La dormo dronigis la singultojn, kvazaŭ oni dronigus ne volatajn hundajn idetojn.
La postan tagon, je vesperiĝo, oni envicigis nin. La pastro! Li dolĉege glitante venis, la nigra vulturo, promenante antaŭ ni, ĉi tien, tien, ĉi tien, tien. Fine, haltis antaŭ ni kaj vomis mielplenan kanzonon, mildan, delikatan, harmonian. La voĉo aspektis kiel besteta felo, lanuga, mola, varmeta. La nigra vulturo iradis kaj venadis kaj paroladis kaj iradis kaj venadis kaj paroladis. Mi nenion komprenis. Mi komprenis ke estis mensogo. Ĉio estis bela, seg mensoga. Tiu timema silento, la memoro pri la hieraŭa afliktego, tio ekzistadis. Tio estis vero. Sed ne tiu voĉo kiu glitadis tien kaj reen, tiuj sparkecaj okuletoj, tiu promenanta serpento forigante la mezfenditan langon, egalan al la ĥimera vosto.
Vi estas la salo de la tero.
Jes, ĉiu larmoj de la antaŭa tago estis salaj.
daŭrigo en la venonta dimanĉo.