Malfaldata Animo, ĉapitroj 181, 182 kaj 183.

Malfaldata Animo, ĉapitroj  181, 182 kaj 183.

 

 181.

          B… anoncis, ke ŝi gravediĝis. estis rapida, malvarma, mallaŭta konversacio, senigita de ia vualo, kiu orumus ĝin, altigus ĝin, eĉ se estus nur por kovri ĝin per pudoro. kaj ŝi diris, ke, tute certe, mi estas la patro.

           la vortoj nur preterpasis min, flugante. ĉi vortoj ne kunportis al mi la kronon de la vero, mi sciis. ili estis sklavaj vortoj, sub la jugo de nekonataj intencoj, paradantaj antaŭ malsincera propono. tion mi sentis. kaj eĉ hodiaŭ mi scias, ke tiele estis.

           ni eligu ĝin, ĉu ne?

           evidente. tio estas multekosta.

           estas rimedoj.

           mi certis ke la filo ne estis mia. la ludado daŭradis. mi sukcesis iom da mono, ŝi anoncis la tagon, io komplikiĝis, ŝi iris al hospitalo kaj mi vizitis ŝin.

           vortoj venadas kaj iradas. pli da vortoj venis de ŝi al mi ol de mi al ŝi. de mi nur vundata silento, mi sentas, ke mi traktas kun delikata mensogo.

           ĉu tiuj eksperimentaj orgasmoj fekundigintus iun nepromesatan estaĵeton? mi sciis tion, ke, kvankam ŝi insistis, ke ŝi nur dormas kun mi dum tiuj tagoj de niaj renkontiĝoj, dirante, ke eĉ kun la edzo ŝi faras nenion, mi sciis, mi sentis, mi intuiciis, ke mi ne estis la sola eniranta en tiun malgrandan universon sen ia mistero.

           tiele, okazis iam en mia vivo, ero da neamataj amoj, kiu rezultis feton, certe ne mian, kaj kiu finiĝis per aborto, kiun mi ne agnoskis, ĉar mi aŭdis voĉon, kiu venis el nenie, sed kiu donis al mi la certecon, ke mi ne faris filon. post tio, silento sen bedaŭro.

           forgeso.

 

 182.

          kaino multe perturbis min. mi opiniadis ĝin, kiel la plej bona libro, mia tragedieto. mi vere emociiĝis dum relegado, mi imagis la tekston sur teatra scenejo, kun metafizika scenaro kaj muzika akompanado, en kiu ĉiu rolulo estus identigita per aparta instrumento. mi desegnadis strange malplenajn scenarojn, grandegajn.

            mi memoras, ke, dum la verkado de la teksto, mi provis ŝanĝi la vortordon, serĉante novan ritmon ene de la prozo. poste, relegante, mi sentis, ke la procedo rezultis tre nenatura.

            antaŭ nelonge mi pensis pri detruado de kaino kaj protesilao. mi  denove ilin relegis kaj decidis pri ne detruo. ili estas malaltgradaj, fragilaj, ne spontaneaj, sed ili signifas mian pasintan momenton, transformitan en etajn pecojn de mia hodiaŭo, ligilo kun tio, kio porĉiame perdiĝis, sed neniam perdiĝos.

            mia dua libro estis protesilao.

  

183.

           kiom da jaroj mi havas? neniu aĝo!

            mi lernadas la mondon. se, en kelkaj momentoj mi estas maljuna kaj revokas malnovajn eksperimentojn, kies memoro jam estas em duona nebulo, en aliaj, mi estas metilernanto de la sorĉista mondo. mi ne timas. mi volas timi la timon, ne timi la vivon. ĉu tiu pri vivo ampleksas nur la konatan kontinenton? aŭ  ni devas kuraĝe nin riski enen de la nepardonemaj maroj de la freneza fantazio? eble, ili estas nur ordinaraj maroj, kiel tiuj de ĉi tie.

            “plus ultra”! “semper”! ne al la “nec”.

Malfaldata Animo, ĉapitroj 178, 179 kaj 180.

Malfaldata Animo, ĉapitroj  178, 179 kaj 180.

  

178.

           mi eltrovas je la aĝo de kvardek jaroj, kion signifas iĝi ebria. mia patro estis alkoholulo, la imago pri tio, kion signifas iĝi ebria, estis sinistra kaj minaca laŭ mia timema komprenado. por faciligi la senton de venko super la malvirto, mi konstatadis, ke ĉiuj trinkaĵoj havas malagrablan guston. ili portas iom da infero ene, ĝuste kiam ili transiras la gorĝan sojlon. do mi estas virta dum mi ne trinkas alkoholaĵon. mi ne sekvas la vojon de eraro, kun mia sindeteno. mi kapablas.

           nur la vino perturbas min.

           la vino kapturnigas min, la koloroj saltas el ĉio kaj ĝi estas tiel dolĉa kiel la mitologiaj legendoj. la vino ĵetas min malantaŭen, al la malnovaj tempoj plenaj de magio, nesekureco kaj mirego. la vino memorigas min pri girlandoj de bonodoraj floroj, haroj konvulsiataj pro duonsvenantaj karesoj, buŝoj kun la odoro kaj gusto de vinberoj. okuloj, kiuj ankoraŭ intencas vidi la brilon de la mondo, sed peze malfermiĝas kiel sub vintraj litkovriloj. agrablaj seksmembroj, ne koleraj kaj plenaj kaj armataj por ankoraŭ plia orgasmo; sed sufiĉe duonŝvelinta por sin montri vivantaj; kaj sufiĉe kvietiĝataj por esti kisataj en ilia duondormemo.

           vino invitas min transiri la tre larĝan markolon, kiu kondukas al la granda maro.

           antaŭe, mi timis la grandan maron. mi ĉiam haltis antaŭ la sekva glaso. mi ĉiam kredis, ke mi venkis.

  

 179.

           kelkfoje, dum mi aŭskultas ian muzikon, unun el la plej damnitajn, kreitan de unu el tiuj viroj, el la plej timegigaj, kaj mi pensas pri ĉi tiu mia amo, pri ĉi tiu plej freneza amo, kiu atakis min dum ĉi tiuj lastaj monatoj, ĉi tiuj plej frenezaj monatoj…

           je ĉi-foje mi ploras. kaj mi ne kapablas pensi. ja, mi nur kapablas plori.

           poste mi pensas:

           antaŭe mi jam sentis ĉi emociojn. pro la unua amo, mi ploris, mi ploris pro la dua, pro la tria … kaj nun mi ploras pro Z…. m rimarkas, ke io ripetiĝas. mi ne plu estas tiu, kiu antaŭe ploris, tion mi scias, mi pensas, ke mi scias. mi ŝatus scii, ke li ne plu estas mi. sed restas ene de mi la memoro pri tio, kion mi antaŭe vivis,

           kaj mi konkludas, ke mi ripetas la vivon.

           kiel bela kaj profunda ĉi tio montriĝas! mi ripetas la vivon! mi estas ripetanto de la vivo; la vivo sin permesas esti revivata de mi, pere de mi! ne la vivo, sed mia vivo.

           mia vivo intense revenas. Z…, Z…, ĉio pasinta, ĉio sentita, ĉio preskaŭ sin transformanta en nebulon, vi aperas kaj vekas en mi la kanzonon pri tio, kion signifas vivi unu tagon plian.

           nova amo estas kiel denove vekiĝi.

           vekiĝi al nova tago.

           lumo de mia nova tago, Z…, lumo, lumaĵo.

  

180.

            mi denove vivas.

            mi retenas la okazaĵon. ĝi masakras min per sia festa ĝojo kaj siaj baraktantaj deziroj. mi amas.

Malfaldata Animo, ĉapitroj 171, 172, 173, 174, 175, 176 kaj 177.

Malfaldata Animo, ĉapitroj  171, 172, 173, 174, 175, 176 kaj 177.

 

171.

            besteca estu mia seksemo, por nutri mian amon per mia plej vivanta instinkto.

            besteca estu mia koro, por ke ĝi senpune rezistu al la detruiga koncepto pri pieco.

            besteca estu mia buŝo, por gustumi la sangon de mia amato.

            bestecaj estu miaj ungoj, por veki en lia korpo la furiozon de mil kaj unu deliroj.

            besteca estu mia seksorgano, por turmenti mian amaton per deziro pli potenca ol tiu de la apokalipsa dio.

            besteca estu mia korpo, por gastigi la sirenojn de lia frenezo.

            besteca estu mia ebrieco, por ke ĝi kreu tumultojn pli fortajn ol la sono de ĉiuj trumpetoj de ĉiuj anĝeloj.

            mi liberigis la enkarcerigitajn bestojn, kiuj kuŝadis en la fundo de mia koro, kaj jen mi atingis la landon de feliĉo!

 

172.

           Z…, mi amas vin. 

173.

           homoj de la mondo! kial vi paradas ene de ĉi granda malĝojo, fermitaj buŝoj , koroj en kaĝoj kaj seksoj viŝitaj el siaj plej grandaj deziroj kaj dronitaj de viaj neelteneblaj orgasmoj?

            kial vi ne krias la lastan krion?, kiu fariĝus via unua krio!

            kion vi atendas?

            daŭrigi ene de via morto? eĉ post via morto?!

 

174.

            mi malrapide starigas tion, kio fariĝos mia domo. mi metis la tegmenton, mi martelas pordojn kaj fenestrojn, mi segas detalaĵojn nenecesajn; por mi, tamen, nepre necesajn. ĉio estas malrekta, rustika kaj neperfekta, sed mi ŝatas ĝin laŭ ĉi maniero, ĉar mi volas ĝin mia, limigita de la neperfekteco, kiu atingas miajn manojn. perfekteco, ĉi tie, estas revinti ĝin, aldacinti pri ĝi, transforminti ĝin el sonĝo en domon.

            mia lulilo.

            mia tombo.

            nun mi alkutimiĝis al ĝi, al ĝia akvo, kiun mi igis suprenveni el la kaskadeto, ĉiam je mia dispono, al ĝia ligna odoro, al ĝiaj insektoj, al ĝia konstanta polvo kaj ĝiaj breĉetoj. mi alkutimiĝis.

            sed ne tute. meze de la nokto, kiam mi alvenas en la mallumo, mi ekbruligas la kandelojn aŭ la lanternegon, trinkas akvon, brosas miajn dentojn, sonigas amikan muzikon, kuŝiĝas kaj kovras min…

            ĉimomente, mi sentas, ke la patrino, kiun mi teksis por mi, prenas min  ĉebrusten kaj endormigas min.

 

175.

           mi trovis malgrandan blankmetalan krucifikson ĉe la enirejo de la kokinejo. mi sentas tion, kiel bonan aŭguron, eĉ se mi ne kredas, je nenio mi kredas. en ĝi devas ekzisti ia ajn energio. mi lokas ĝin en mia poŝo, al mi demandante, kie mi povus lasi ĝin definitive. iom poste, mi trovas alian krucifikson, same kiel la unuan, en la fenestro de la vizitĉambro. la sama grandeco sed kun malsama dezajno. ĉi koincido intencas paroli al mi pri nekomprenataj aĵoj. mi lokas ĝin en alia poŝo, imagante la samon, kion mi jam imagis, aldonante ian esperon. je la sekvan tagon mi memoras ilin kaj portas ilin en mia mano dum mallonga tempo. eble mi lasos unun en la bieneto kaj alian en la apartamento, kiu scias, unu en la laborejo kaj alia en la mansako. mi ne decidas.         

          post kelkaj momentoj, mi konkludas:

           mi volas esti ankaŭ primitiva, superstiĉa kaj kultivisto de misteroj, kiujn mi neniam komprenos. sed ke ili estu sanaj misteroj, ne la bildo de oferita viro. mortinta. kvankam ili diris, ke li reviviĝis. aŭ li ne reviviĝis aŭ li ne mortis. mi permesos al mia interna besto kredi je elfoj, feoj kaj sangavidaj buŝoj, kiuj intencas atingi la vivon de mia korpo sed ne la kredon de eterneco rilate tion, kio ne ekzistas. estu praa religio de la vivo, ne la malsana tranco de masoĥista popolo.

           mi ilin ĵetis antaŭ katolikan papervendejon.

           kaj nun, kelkan tempon poste, mi demandas kun scivolemo: kiu kunportis ilin en mian spacon? pro kiu celo?

  

176.

           mi daŭre pensas pri tio, kion mi skribis pri vulgareco. vulgareco aŭ ne, kio ajn estas la termino, jen tio, kion mi povus nomi ebla ago. mi pensas pri unu el miaj plej kultivataj agoj eblaj: malĉasteco. mi nur diru ke, kiam mi tiele agas, mi estas antaŭ mi mem. se mi serĉas sperton,de mi konsideratan kiel necesan, uzante iun kiel nuran objekton, ĉi tiu kompatindulo ne estas iu, kiu kapablus montri al mi tion, kio mi estas: mi estas sola en mia serĉado. en mia infana scivolemo, en mia malico, en mia ĝuo.

           mi pensas, ke oni nomu ĉi tiujn miajn eblajn agojn, vulgareco. ili ne estas, por mi.

           vulgareco, por mi, estus plenumi tiajn agojn antaŭ aliulo.

           ĉu skribi pri ĉi tio, kiel mi faras, estas vulgara?

           mi ankaŭ agnoskas la eblon ne konsideri la partoprenon de aliaj kiel vulgaran, supozante tion kiel superi limojn. kio decas? kio ne decas?

  

177.

           dum mia adolesko, la deziro pri masturbado fariĝis granda turmento. jen la stulta kondiĉado, kiun katolikismo trudis al mia animo. mi bezonas esti forta, mi devas rezisti, mi ne rajtas, mi bezonas esti forta …

           sed mi vekiĝadis antaŭ tagiĝo. mi tremadis, miaj kruroj batadis unu kontraŭ la alia, mi vidadis min viktimo de neeltenebla tensio kiel la plej streĉata kordo. neniu violona arko prenus muzikon de ĉi tiuj kordoj kaj neniu militista arko pafus sagojn per ili, ĉar, antaŭ tio, la animo rompiĝus de interne.